Forumo pri la historio de nuntempo
Forumo pri la historio de nuntempo | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Leipzig | ||
Adreso | Grimmaische Straße 6, 04109 Leipzig | ||
Poŝtkodo | 04109 | ||
Situanta sur | Grimmaische Straße | ||
Estiĝo | 9-a de oktobro 1999 | ||
Malfermo | 9-a de oktobro 1999 | ||
Direktoro | Uta Bretschneider | ||
Koordinatoj | 51° 20′ 23″ N, 12° 22′ 33″ O (mapo)51.339712.3758Koordinatoj: 51° 20′ 23″ N, 12° 22′ 33″ O (mapo) | ||
| |||
Parto de | Stiftung Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland vd | ||
Retpaĝo | http://www.hdg.de/zeitgeschichtliches-forum/ | ||
La Forumo pri la historio de nuntempo (germane: Zeitgeschichtliches Forum) estas gravega muzeo en Lepsiko, Germanio, Grimmaische Straße nr 6. Ĝi instigas onin al priokupiĝo je la historio de Germanio kaj Eŭropo ekde la fino de la Dua mondmilito. La Forumo malfermitis en la 9.10.1999. Establinto estas la fondaĵo Stiftung Haus der Geschichte der Bundesrepublik Deutschland. La eniro estas senkosta.
Daŭra ekspozicio
[redakti | redakti fonton]La titolo de la daŭra ekspozicio estas Teilung und Einheit, Diktatur und Widerstand.
Ĝi permesas ravajn enrigardojn en la historion de diktaturo kaj rezistado en la Sovetia okupadzono (1945-49) kaj en la t.n. Germana Demokratia Respubliko. Oni informatas pri la kuraĝo de civitanoj rezisti dum jardekoj kontraŭ la komunisma reĝimaĉo en Orienta Germanio.
Kia estas la ĉiutaga vivo de la GDR-anoj? Kiuj eventoj gravis por la rilato inter civitanaro kaj reĝimo? Tratempvojaĝo gvidas onin de la fino de la Dua mondmilito tra la Paca revolucio de 1989 ĝis la nuntempo de la reunuiĝinta Germanlando.
La konstruo de ĵamada sendstacio memorigas la agadon de lernantoj el Altenburg kiuj ĝenis disaŭdigon je la honoro de Stalino. Kuraĝa faro, pro kiu unu lernanto eĉ estis ekzekutita.
Oni informatas pri la varofertoj en GDR en la jaroj 1960-aj kaj 1970-aj. Produktoj plastaj kaj elastaj ŝanĝis la ĉiutagan vivon. Ofte estis botelkolo ekonomia, kiun ankaŭ butikumado en specialaj vendejoj nomitaj Exquisit, Delikat respektive Intershop (tie ĉi nur kun perdeviza pago) ankaŭ ne povis malhelpi.
Miloj da civitanoj forlasis la landon seniluziiĝinte en la somero de 1989. Tra la ambasadejo de FRG en Prago la vojo en la okcidentan liberecon estis pretigita.
Jen la diversaj sekcioj:
- Planado postmilita, Malvarma milito kaj Germana demando (1945-49)
- Fondo de du germanaj ŝtatoj en 1949
- Sekurigo de la propra regado fare de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands kaj la Laborista insurekcio de junio 1953
- Fuĝoj kaj konstruo de la Berlina muro
- Rilatoj inter la du germanaj ŝtatoj post la murokonstruo
- Ĉiutaga vivo en la socialismo (1970-aj kaj 1980-aj jaroj)
- Kultur- kaj junularpolitiko den GDR: eblecoj kaj limoj
- Praga printempo 1968 kaj opozicio en GDR
- Eŭropa malstreĉiĝpolitiko en la 1970-aj jaroj kaj ties internpolitikaj konsekvencoj
- Fortigo de la observado de la orientgermanoj en la 1980-aj jaroj
- Pliakkriĝo de la krizo kaj Paca revolucio de 1989
Aliaj ofertoj
[redakti | redakti fonton]La daŭran ekspozicion kompletigas diversaj nedaŭraj en la kuro de la jaro (ĉiam kun germanirilata temo). Krome ofertatas diversaj specialaj klerigprogramoj por lernantoj, podidiskutoj kaj filmprojekciadoj. En magazeneto eblas aĉeti librojn pri la historio de nuntempo.
Skulptaĵo de 1984 de Wolfgang Mattheuer nomite Der Jahrhundertschritt / La jarcenta paŝo, starigite nun antaŭ la muzeo, montras personon kiu samtempe salutas laŭ nazia (=per etendita dekstra mano) kaj komunisma (=per pugnigita mano) maniero: ĝi memorigu la seninterrompan diktaturon en la orienta parto de Germanio inter 1933-89.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Informfolio de la Forumo (germanlingve)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Hejmpaĝo (germane kaj angle)